10 octobre 2012

Renaskiĝo de nia blogo ?

Ĉu nia kluba blogo renaskiĝos ?

     Hieraŭ vespere, dum nia ĉiusemajna kunveno, nia spertulo pri ĉiuj komputilaj aferoj klarigis al la nespertuloj kiamaniere legi kaj skribi sur (en?) la kluba blogo.
     Mi devas konfesi, ke JCG lernigis ion pri kio mi havis neniun ideon, interalie la partikularo ke ĝi estas publika. Teorie tio signifas, ke iu ajn povas legi tion kion ni mem skribis, do iu ajn povas scii kio okazis, okazas aŭ okazos en nia klubo.
     JCG bone komprenigis nin, ke se iuj konsultis la blogon dum la pasintaj jaroj, ili povus pensi pri la morto de nia esperanta vivo kaj agado ! Nepre necesus korekti tion, ĉu ne ? Kompreneble !
     Kompreneble sed kiel fari ?
     Se ĉiu klubano rajtis skribi, ĝis nun kvazaŭ neniu faris tion. Ĉu sufiĉas diri "Ekde nun, ĉiu povas skribi pri la klubaj aferoj" por tuj vidi la alvenon de mesaĝoj, raportoj, fotoj ... ? Mi dubas. 
     Krom se ... 
     Skribante venas al mi ideon. Ĉu bona aŭ malbona ? Ni vidos.
     Imagu iu el nia grupo kiu respondecus pri la blogo ... Ne nur por li mem skribi, tion li povas libere fari, sed ankaŭ (precipe?) por skribigi la aliajn. Ne mankas la okazaĵoj semajnon post semajno. Necesus nur tuj poste zorgi pri mallonga raporto, eble kun fotoj...
     La debaton mi provas malfermi ... kondiĉe ke tiu mesaĝo estas legota ...

             Gérard

4 commentaires:

  1. BONE, prezidanto, videble la "kurso" efika estis - dank'al Jean-Christophe.

    RépondreSupprimer
  2. dankon pro via propono, Gérard. Vi pravas, ni nepre uzu kaj atualigu tiun blogon. Volontulo por tion prizorgi garantios regulan informadon. Sed tiu posteno interesa sed postulema. Ĵus aperis en "Monato" informon pri komputilrilata terminaro : "Komputeko" de Yves Nevelsteen (6 €).
    Yves

    RépondreSupprimer
    Réponses
    1. Bonegaj ideoj,Gerard , sed mi ne povos/us ,mi mem ,prizorgi tiun blogon,ĉar ,kiel vi scias, mi havas multe da aliaj okupaĵoj.
      Valoregas la hieraùa interveno de Jean-Christophe,dank'al lia sperteco , li finfine klarigis, por mi,la diferencon inter blogo kaj dissendolisto ,kaj pri aliaj diversaĵoj.
      Mi deziras ke tia blogo regule kaj plenplene
      funkcias.
      KLOD

      Supprimer
  3. Saluton Gérard ,
    Mi legis vian raporton pri la blogo , estis interesa kaj mi mem lernis novajn vortojn . Dankon al vi .

    Brigitte

    RépondreSupprimer