Rencontre avec HORI Jasuo, lundi 5 mai
La lundon 5an de majo, je 18h30 ĉe la kunvenejo “Maison du peuple” en Colombelles, la asocioj “Amikeco normanda ĉeĥa kaj slovaka” “ANTS” kaj “Hérouville Esperanto” organizos komunan renkontiĝon pri tradiciaj muzikiloj en Japanio. Prezentos ilin HORI Jasuo kiu nun prelegvojaĝas en deko da francaj urboj.
Dume ankaŭ intervenos lokaj fakuloj por muziki per siaj propraj iloj. Jes ja, antaŭvideblas tre interesa interŝanĝo.
Se vi mem posedas tradician muzikilon, alportu ĝin !
Durant cette soirée, des passionnés locaux joueront de leurs propres instruments. Cet échange devrait être très intéressant.
Si vous possédez un instrument traditionnel de musique, apportez-le donc !


