25 février 2017

LA BRETONAJ OJ

ĈIUN TRIAN MONATON, NI GUSTUMAS KAJ LERNAS RECEPTON DE BRIGITTE
Dum la lasta kurso, ŝi prezentis al ni "La bretonajn disketojn" (les palais bretons).
Ingrediencoj : 130 g da faruno, duona saketo da kemia gisto (6 g), 80 g da salita butero, 80 g da sukero, 2 ovoflavoj, iom da lakto.
Kuiriloj : 1 salatujo, 1 tranĉilo, kuirpapero, 1 kuirplato.

Brigitte entelerigas la kuketojn dum Claude elverŝas cidron al Michelle


 Preparado
- en la salatujo, miksu la farunon, la kemian giston, la moligitan buteron, la ovoflavojn kaj la sukeron
- metu la miksaĵon en la fridujon dum 2 horoj
- el ĝi faru dikan budenon
- tranĉu ĝin en dekdu disketojn
- dismetu ilin sur la kuirplaton kiu estas garnita per kuirpapero
- ŝmiru la supran parton de ĉiu disketo per lakto (por brunigi ilin)
- antaùvarmigu la bakujon je 6 aù 180°
- baku la kuketojn dum 12 ĝis 15 minutoj (laù via bakujo)
- eltiru la platon kaj atendu ĝis malvarmiĝo.
BONAN APETITON !