10 octobre 2012

Festo de kajtoj





      Pasintan dimanĉon, sur la plaĝo de Ouistreham, ni vidis ne nur kajtojn kiuj dancis en la ĉielo sed ankaŭ aliajn pli malpli grandaj kaj kvazaŭ senmovaj.






  
      Iuj estis fiksitaj sur la sablo lasante nur la finon de la stofo agrable flirteti ( la supraj nigraj).



                              Aliaj estis tre dikaj kiel tiuj belaj fiŝoj kaj kiel la flava polpo sube. 




       Mi ne scias ĉu la organizantoj preĝis apartajn diojn pri kajtoj sed io estas stranga: pluvis la tutan semajnon antaŭ la festo kaj lundon, post la festo denove pluvis la tutan tagon !!!

Aucun commentaire:

Enregistrer un commentaire