23 décembre 2014

BONNES FETES DE FIN D'ANNEE !

Feliĉajn Jarfinajn Festojn !

Pour accompagner ces voeux, nous avons choisi une photo de neige prise en 1964 en Moravie du Sud, alors en Tchécoslovaquie. Son auteur, Francisek KUBICA (1909 - 1973) était photographe amateur, lauréat de plusieurs prix dans sa région. Il correspondait régulièrement avec Camille MARTIN (1913 - 1995, qui a enseigné l'espéranto pendant un quart de siècle à Lisieux) et joignait à chaque courrier une ou plusieurs de ses photos.


Por akompani tiujn bondezirojn, ni elektis prineĝan foton de 1964 en Suda Moravio, tiam en Ĉekoslovakio. Ĝia aùtoro, Francisek KUBICA, estis amatora fotisto kies verkoj plurfoje ricevis premion en lia regiono. Li regule korespondis kun Camille MARTIN (kiu instruis esperanton dum 25 jaroj en Lisieux) kaj ĉiufoje kunsendis unu aù plurajn el siaj fotoj.

11 décembre 2014

Nombra ĉeestantaro

     Novaĵojn de nia klubo

     De kelka tempo la partoprenantoj ĉiusemajne estas pli nombraj ol kutime en la kurso de la dua nivelo. Paralele tri novaj lernantoj regule sekvas la instruadon por komencantoj. Gigi sekvas la "Rektan metodon" de Stano Marĉek, la slovaka esperantisto kiu instruis grupon dum la oktobra staĝo.
 
     Pasintan mardon ni estis dekok klubanoj, kiuj pli-malpli sukcese ludis sub la gvidado de Jean-Pierre. Lanci ĵetkubon sur la tablon, elekti vorton laŭ la koloro atingita de la peono sur la plano, lerte desegni ion, por ke la samteamanoj malkovru la sekretan vorton, ĉio ĉi okazigis ridojn kaj serĉojn dum la tuta ludado.

       Alia novaĵo : de post la staĝo, ni nun regule kantas antaŭ la fino de la kunveno. Kaj, venontan mardon, la 16an de decembro, la tutan kurson ni kantos danke al Martine G. kiu gitare akompanos la felîcajn kantistojn. Estu nombraj por tiu lasta kunveno de la jaro 2014.