10 avril 2012

Prelego de Anna Löwenstein pri « Romo antaŭ 2000 jaroj »


Anna Löwenstein prelegos pri « Romo antaŭ 2000 jaroj » je la 8an de majo, 18:30 en la Asocia Domo. Ŝi estas britino loĝanta en Italujo ekde 1981. Ŝi estas verkisto kaj ĵurnalisto, aŭtoro de du historiaj romanoj La ŝtona urbo kaj Morto de artisto.
Lastatempe ŝi interesiĝas pri landonomoj en Esperanto: ŝi redaktis la libreton Rusoj loĝas en Rusujo, verkis Konciza klarigo pri la landonomoj, kaj ankaŭ faris paroladon pri tiu temo. Ŝi okupiĝas pri instruado al komencantoj per rekta metodo kaj kreas kursomaterialojn precipe por projekciado. Ŝi estas la verkinto de la listo de 1000 radikoj uzataj en la facila parto de Kontakto (kiun ŝi mem redaktis dum la 80aj jaroj). De kvar jaroj ŝi gvidas kurson por progresintoj en la virtuala mondo Dua Vivo. Krome ŝi estas la fondinto kaj organizanto de la Movada Foiro, kiu nun fariĝis regula programero dum la Universalaj Kongresoj. Ŝi estas sekretario de Ateista Tutmonda Esperanto-Organizo, kaj membro de la Akademio de Esperanto.

Aucun commentaire:

Enregistrer un commentaire