23 avril 2016

PRINTEMPA PROGRAMO (2)

BUNTA PRINTEMPA PROGRAMO
(dua parto)

- la 31an de majo, je 18h30
En Café des Arts
Publika prelego de Abduraĥman JUNUSOV
(kadre de lia tutlanda turneo)
DAGESTANO  

Junio

- la 07an : Estraro kunveno. Estros Gérard. Komuna vespermanĝo, ĉiuj estas bonvenaj.
- la 14an : "Origamoj". Ateljero kun niaj japanaj gastoj Masayo kaj Akira SAIKI.
- la vendredon 17an, 18h30 : Vespermanĝo antaù la foriro de Masayo kaj Akira. Ĉe Brigitte kaj Pierre.
- la 21an : "Miaj fotoj el Ĉinio kaj Japanio". Komentos Angeline. 
- la 28an : "Kanzonoj kaj humuraĵoj". Ĉies kontribuo. 

PRINTEMPA PROGRAMO (1)

BUNTA PRINTEMPA PROGRAMO !
(unua parto)
Aprilo
- la 19an : Francigi "Mi-mi-trompo" de Hori Jasuo. Gvidos Jean-Pierre.
- la 26an : "Anekdotoj pri Esperanto en Afriko". Rakontos Henri.
Majo
- la 03an : "Tra la urbo". Mapoludo. Ĉiĉeronos Gérard.
- la 10an : "Esperanta aranĝo en Nepalo". Raportos Bert de Wit, nia nederlanda gasto.
- la 11an, je 18h00, en Salle Polyvalente de la maison des associations (plurcela salono en la domo de la asocioj) : 
PUBLIKA KONFERENCO -en esperanto kun interpretado- DE BERT de WIT
nederlanda fakulo pri vivmedio
KIEL NI POVAS EKSCII PRI ESTONTECO 
aranĝo kadre de la semajno de Hérouville Saint Clair pri Eùropo.
 - la 12an (horo kaj loko anoncotaj) : Bert de Wit prezentos la nederlandan kaj esperantan lingvojn kadre de "Poliglota Kafejo" organizita de la Urbo Domo.
- la 17an : Francigi eltiraĵon el "Norvega eskapo. Hurtigruten". Gvidos Claude.
- la 24an : "Mi pagajadis en Venecio !". Raportos Michelle.
- la sabaton 28an :
Ĝenerala Asembleo de la Normanda Asocio en Montivilliers (76)