30 septembre 2014

Koncerto en Colleville-Montgomery



      Lundon, la 22an de septembro, okazis koncerto en la mediateko de Colleville-Montgomery. Niaj geamikoj el Tiĥvin, Vera Vlasova kaj Mikaelo Bronŝtejn kantis popolajn kantojn en la rusa, en la ukraina kaj en esperanto.


    Pli ol kvindek personoj ĉeestis, kiuj longe aplaŭdis la kantistojn. Se la membroj de Herouville Esperanto estis sufiĉe nombraj, ni feliĉe vidis ke la loĝantoj de Colleville estis ankoraŭ pli nombraj. 

29 septembre 2014

Memorinda tago (2)

Jen la sekvo:

       Kelkajn minutojn antaŭ la 17a, jam kuniĝis la taga esperantistaro al kiuj aldoniĝis geamikoj, membroj de la urbestraro kaj kelkaj loĝantoj de la kvartalo. 

   En esperanto, Gérard Sénécal, la nuna prezidanto de la asocio Herouville Esperanto oratoris por klarigi al la ne esperanta publiko la ĉefajn argumentojn favore al la internacia lingvo, kaj la agadon de la klubo ekster kaj en la urbo mem. Ankaŭ li dankis la vic-urbestrinon, Sylviane Lepoittevin, kiu subtenis nian projekton. Tradukis tiujn parolojn la vic-prezidanto de la asocio, Yves Nicolas, kiu kreis la asocion antaŭ 30 jaroj.

      Konstanta delegito de la Universala Esperanta Asocio ĉe UNESKO, Renée Triolle gratulis la vic-urbestrinon pro la tre taŭga elekto de la "Tagoj de kultura heredaĵo" por inaŭguri la Skvaron del' Esperanto. Ĉar esperanto daŭre militas por savi el malapero ĉiujn endanĝerigitajn lingvojn.

    Post la simplaj vortoj de la vic-urbestrino kiu esprimis sian feliĉon partopreni en tiu inaŭguro kaj substrekis la taŭgan elekton de tiu loko kun ĝiaj belaj arboj kaj floroj, amasiĝis sub la kovrita ŝildo la "eminentuloj".

                          Unu, du, tri ... ĝojan momenton travivis la ĉeestantoj !
 

     Tiam alvenis la momento de la kantado, sub la gvidado de Vera kaj Mikaelo. Post la kantoj ĉiuj partoprenantoj estis invititaj por trinki honorvinon pagita de la urbestraro. 
     Por plezurigi la ne esperantistan publikon, niaj rusaj geamikoj proponis etan koncerton. Fine, por agrabla konkludo de tiu memorinda tago, ni planis kune vespermanĝi en la Kafejo de Artoj.
 
      Ĉiuj plezure manĝis la ĉinajn pladojn, ĉiuj estis feliĉaj ... kaj kelkaj estis iom lacaj !
 
     
     

26 septembre 2014

Memorinda tago (1)

       Sabaton, la 20an de septembro 2014 restos memorinda tago por nia asocio Herouville Esperanto. La programo de la tago estis impona kun du gravaj solenaĵoj, la ĝenerala asembleo de Normandio Esperanto kaj la inaŭguro de la Skvaro del'Esperanto.
     En la Domo de Asocioj, ni aranĝis ekspozicion kaj proponis multajn senpagajn librojn.
     Tiu ĉi panelo kreita okaze de la 30a datreveno de nia asocio resumas resumas la vivon de nia klubo, de la komenco (nigra/blanka foto supre) ĝis la pormomenta fino. 

     

  Ana Sonĝanta (Shin Eun-Sook, koreianino speciale invitita por la okazo) prelegis pri edukado kaj instruo de esperanto en alternativaj lernejoj.  

    
 Sub la gvidado de Vera Vlasova kaj Mikaelo Bronŝtejn, esperantistoj el Tiĥvin (la ĝemelata urbo de Herouville), ni provkantis du kantojn en esperanto. Nia celo: kanti en esperanto dum la inaŭguro de la skvaro.



     
    Okaze de nia jubileo vizitis nin, krom la Rusoj kaj Ana, juna Japanino el Sapporo. Komencantino de apenaŭ du monatoj, ŝi estis tiun tagon travivanta sian unuan esperantistan renkontiĝon. Kvankam ŝi ne komprenis ĉion kion diris la partoprenantoj, ŝi miris pri la ĝenerala etoso de la kunveno.


     Post interŝanĝoj de donacoj inter Tiĥvinanoj kaj Heruvilanoj, la prezidanto de la normanda asocio prezentis la moralan raporton kaj la kasisto sian financan raporton. Okazis debato pri la estonto de la normanda bulteno kaj de la asocio mem, post la demisio de la kasisto kaj sekretario.

                      Fine alvenis la plej atendita momento de la tago ...