20 mars 2014

SVETLANA et FIRDAUS : du 24 au 26 MARS

Une erreur de date s'est glissée dans l'annonce précédente

Nos amis tadjiks seront bien à Hérouville du 24 au 26 mars et leur conférence au Salon Pouchkine, en russe, aura bien lieu LE MARDI 25 MARS, à 18h30.
Eraro ŝoviĝis en la antaùan anoncon... Niaj taĝikaj amikoj restados en Hérouville de la 24a ĝis la 26a de marto kaj prelegos ĉe Salono Puŝkin, la mardon 25an je 18h30, kie ni ankaù vespermanĝos.

17 mars 2014

LE TADJIKISTAN

Nous recevons deux espérantistes du Tadjikistan

Svetlana et Firdaùs  ŜUKUROV seront à Hérouville Saint Clair du 24 au 26 aoùt dans le cadre d'une tournée de conférences en espéranto dans 10 villes françaises.
 Le Tadjikistan, Etat d’Asie Centrale, est plutôt discret dans le concert des nations. Nous savons en général peu de choses de cette ex-république soviétique sinon que les premières années suivant son indépendance (1991) ont été marquées par une guerre civile et qu’elle côtoie des voisins puissant (Chine), en guerre (Afghanistan) ou bien instable (Pakistan).


Svetlana et Firdaùs seront particulièrement bien placés pour parler de leur pays.Svetlana, de nationalité russe, est née en 1946. Architecte de formation, elle a travaillé pendant près de trente ans comme scientifique à l’institut d’histoire, d’ethnographie et d’archéologie de l’académie des sciences du Tadjikistan.
Firdaùs, de nationalité tadjike, est né en 1947. De formation scientifique, il a été guide touristique de montagne de 1967 à 2012. Depuis 2013, il enseigne l’espéranto dans un lycée de Duchanbe, la capitale.

Ils interviendront en russe au Salon Pouchkine d'Hérouville, le mardi 25 à 18h30, pour présenter divers aspects de leur pays. 

Les membres d'Hérouville Espéranto les accompagneront durant ces trois jours dans la visite de notre région, notamment le Mont Saint Michel.
Ni akceptas du samideanoj el Taĝikio
 Svetlana kaj Firdaùs Ŝukurov nun prelegvojaĝas en Francio kiel gastoj de 10 kluboj. En nia urbo, ili prelegos pri sia lando ĉe Salono Puŝkin, librovendejo-restoracio en Hérouville kiu ofte organizas aranĝojn pri la landoj el eks-Sovetuniio. La prelego ruslingve okazos.
Kiel kutime, ni akompanos ilin por elkovri la lokajn vidindaĵojn, i. a. La Monton Sankta Mikaelo.


01 mars 2014

ESPERANTO EN MADAGASKARO. 1958-1963



PRELEGO DE HENRI ROUSSEAU




La 4an de februaro, klubano nia Henri Rousseau prelegis dum pri siaj  « REMEMORAĴOJ PRI ESPERANTO EN MADAGASKARO. 1958-1963 ».
Li kaptis la atenton de la kursanoj per belaj lumbildoj kaj tre precizaj informoj pri historio nun grandparte forgesita. Kiel li asertas en sia tiutema broŝureto*, « Verŝajne mi estas nun la nura persono kiu povas rakonti la Historion de la esperantista movado en Madagaskaro de 1958 ĝis 1963. Mi estas 84 jaraĝa, kaj ĉu, ĉar mi ludis ioman rolon en la afero, mi devas silenti kaj forporti kunn mi miajn rememorojn ? Ili povos interesi eventualajn esperantistojn, nunajn aù estontajn, madagaskarajn aù alilokajn, sed ankaù ili ebligos ke aliaj personoj krom mi, kiuj ankaù ludis rolon, ne komplete malaperu en la definitiva silento de la pasinteco ».
En 1958, post plurjara laborado en Maroko kie li ankaù instruis esperanton, Henri, tiam 30 jaraĝa, ricevis inĝenieran postenon en Madagaskaro en la servo pri aerodromaj instalaĵoj. Li tuj kontaktis la lokajn esperantistojn kaj kun ili starigis plensukcesajn kursojn kiuj interesis plurcentojn da lernantoj. Multaj homoj entuziasmiĝis kaj trapasis ekzamenojn. En Tananarivo, en 1962, oni donis la nomon « Zamenhof » al strato. Vigle partoprenis la aferon ministro, instruistoj, studentoj kaj kamparanoj. Sed tiu nova movado rapide travivis ankaù malfacilaĵojn.
De 1974, Henri loĝas apud Caen kie li gvidis kursojn, partoprenis multajn aranĝojn kaj regule partoprenas la vivon de Hérouville Espéranto.

*Rememoraĵoj pri esperanto en Madagaskaro. 1958-1963. 2012. Verkis kaj eldonis Henri Rousseau.

Foto 1 : la estraro de EAM en 1962 (de maldekstre) : Maurice Bourgeois,Gervais Randrianasolo, Frédéric Rasoanaivo, Probe Razanabaoaka, Roger Randrianekena, Henri Rousseau.

Foto 2 : Pikniko, 1962. Dekstre, sinjorino Rousseau.

Foto 3 : Edmond Randrianoro, kamparano kaj esperantisto. 1959.