18 octobre 2012

Franciska restado


Finseptembre, Franciska Toubale de Melburno (Aŭstralio) vizitis  nin dum 5 tagoj. Ŝi klere prelegis en nia klubo pri famega teatraĵo, (eltiraĵo de) « la monologoj de la vagino » kaj pri radio kiu ekzistas en Melburno: Radio ZZZ ; per tiu kanalo, laŭvice, homoj povas paroli sian devenan aŭ ŝatatan lingvon. Ekzemple, ĉiu lundo inter 13 kaj 14 h, oni  aŭskultas esperantajn lingvon kaj kanzonojn.
Mi mem partoprenis tian mirigan sperton dum mia Viktoria restado de januaro 2005. Vi povus aŭdi tiajn elsendojn pere de interreto: www.3zzz.com.au Melburno.
Ni promenadis ĉefe en la urbo Caen, vidante kelkajn mirindaĵojn kaj kompreneble, ni kune manĝis, ĉu en nia klubo, ĉiu alportante iun pladon (botelon), ĉu en domoj de klubanoj, ĉu en restoracioj, ĉiam kun agrablegaj etoso, ridoj, ridetoj, kaj babiladoj.
Franciska naskiĝis apud Rennes, sed de preskaŭ 20 jaroj, ŝi loĝas en Aùstralio. Ŝi regule venas Francion por renkonti siajn familianojn kaj geamikojn aŭ ĉeesti esperantajn kunvenojn.
KLOD

1 commentaire: