11 avril 2015

Vojaĝo tra Siberio


       Dum la somero de la jaro 2007, Gigi kaj Gerard S. vojaĝis en Rusio. Ili ne estas la solaj el nia esperanta grupo kiuj tien iris. 
     Tamen la vojaĝo ne estis tiel ordinara ĉar la aventurema paro iris de Moskvo al Irkutsk kaj la lago Bajkalo uzante la faman transsiberian trajnon.


      La tutan vojaĝon preparis nia amikino Svetlana Smetanina el Moskvo, elektante la etapojn kie survoje esperantistoj povis gastigi la vojaĝantojn.
           Pri tiu neordinara sperto Gerard faris filmon kies titolo estas 
                 " De Moskvo al Irkutsk" per la Transsiberia trajno".

      Tiun filmon Gigi kaj Gerard prezentos en la biblioteko de Colleville-Montgomery
   Lundon, la 27an de aprilo je la 20a

     Priparolo okazos post la filmo.


    
      


Aucun commentaire:

Enregistrer un commentaire