09 septembre 2019

CLAUDE ROUGET : rencontre publique ce mardi 10 septembre

BOLBEC-CAEN : 110 kilomètres, aujourd'hui. "Normal" a dit Claude, en arrivant. Et mercredi, direction Avranches.
Claude Rouget nous parlera ce mardi de ces aventures cyclistes et de sa vie en Norvège (voir le message précédent) à la MAISON des ASSOCIATIONS d'Hérouville-Saint-Clair, à 18h30.
Claude Rouget estas norvega civitano (france devena). Li nun biciklas de Tromso al Portugalio kaj haltas dum du tagoj en Hérouville. Nia loka societo invitas lin interveni dum publika kunveno tiun mardon en domo de la asocioj por paroli pri sia bicikla aventuro sed ankaù pri sia vivo en Norvegio kaj la uzo de Esperanto en familia kadro (kun siaj edzino kaj denaska filino). Li ankaù povos iom raporti pri universitata studo pri rusaj laboristoj en granda siderurgia uzino apud Caen (de 1919 ĝis 1941). Li poste iros al Avranches (apud Monteto Sankta Mikaelo) kie lin atendas lokaj samideanoj.


Aucun commentaire:

Enregistrer un commentaire