01 mars 2014

ESPERANTO EN MADAGASKARO. 1958-1963



PRELEGO DE HENRI ROUSSEAU




La 4an de februaro, klubano nia Henri Rousseau prelegis dum pri siaj  « REMEMORAĴOJ PRI ESPERANTO EN MADAGASKARO. 1958-1963 ».
Li kaptis la atenton de la kursanoj per belaj lumbildoj kaj tre precizaj informoj pri historio nun grandparte forgesita. Kiel li asertas en sia tiutema broŝureto*, « Verŝajne mi estas nun la nura persono kiu povas rakonti la Historion de la esperantista movado en Madagaskaro de 1958 ĝis 1963. Mi estas 84 jaraĝa, kaj ĉu, ĉar mi ludis ioman rolon en la afero, mi devas silenti kaj forporti kunn mi miajn rememorojn ? Ili povos interesi eventualajn esperantistojn, nunajn aù estontajn, madagaskarajn aù alilokajn, sed ankaù ili ebligos ke aliaj personoj krom mi, kiuj ankaù ludis rolon, ne komplete malaperu en la definitiva silento de la pasinteco ».
En 1958, post plurjara laborado en Maroko kie li ankaù instruis esperanton, Henri, tiam 30 jaraĝa, ricevis inĝenieran postenon en Madagaskaro en la servo pri aerodromaj instalaĵoj. Li tuj kontaktis la lokajn esperantistojn kaj kun ili starigis plensukcesajn kursojn kiuj interesis plurcentojn da lernantoj. Multaj homoj entuziasmiĝis kaj trapasis ekzamenojn. En Tananarivo, en 1962, oni donis la nomon « Zamenhof » al strato. Vigle partoprenis la aferon ministro, instruistoj, studentoj kaj kamparanoj. Sed tiu nova movado rapide travivis ankaù malfacilaĵojn.
De 1974, Henri loĝas apud Caen kie li gvidis kursojn, partoprenis multajn aranĝojn kaj regule partoprenas la vivon de Hérouville Espéranto.

*Rememoraĵoj pri esperanto en Madagaskaro. 1958-1963. 2012. Verkis kaj eldonis Henri Rousseau.

Foto 1 : la estraro de EAM en 1962 (de maldekstre) : Maurice Bourgeois,Gervais Randrianasolo, Frédéric Rasoanaivo, Probe Razanabaoaka, Roger Randrianekena, Henri Rousseau.

Foto 2 : Pikniko, 1962. Dekstre, sinjorino Rousseau.

Foto 3 : Edmond Randrianoro, kamparano kaj esperantisto. 1959.

1 commentaire:

  1. Iu IVES NICOLAS poŝtis en la blogo de Hérouville Espéranto artikolon titolitan ESPERANTO EN MADAGASKARO 1958-1963 far Henri Rousseau. Mi ĝojas se vi povas helpi min kontakti Henri Rousseau ĉar lia samtempulo samideana Henri Ramanitra daŭ re vivas kaj ege ŝatas rilati kun li. anticipe dankas vin FIDILALAO Henriel, prezidanto de la nacia asocio UME.

    RépondreSupprimer