29 juin 2013

Prelegoj en mezlernejoj

      Post la unua prelego en la urbodomo de Hérouville-Saint-Clair, merkrede matene, la 19an de junio, Hori Jasuo prelegis en mezlernejo en la urbo Bayeux. Li kaj lia amiko Arai Toŝinobu, akompanataj de Yves kaj Gigi, estis tre afable akceptitaj.

     Unu post la alia du grupoj de 12 ĝis 14 jaraĝaj gelernantoj partoprenis en la kunveno. La unua grupo konsistis el ĉirkaŭ 60 gelernantoj kaj la dua ĉirkaŭ 40.

    Dum iom malpli ol unu horo, ĉiufofe Jasuo parolis pri la tertremo kiu okazis la 11an de marto 2011 kaj la cunamo kiu tuj sekvis. La dua parto de la prelego temis pri la terura nuklea akcidento.
La tradukon faris du anoj de nia esperanta klubo Hérouville Esperanto, Yves kaj Gigi.
     La lernantoj restis tre atentemaj dum la tuta kunveno. La profesoroj kaj la estro de la mezlernejo multe dankis Jasuon pro la kvalito de sia prelego.

     Jaŭdon, post la interveno en Bayeux, niaj amikoj vizitis alian mezlernejon en malgranda urbo, Merville-Franceville. Same kiel en Bayeux, la aŭskultantaro konsistis el gelernantoj inter 12 kaj 14 jaraĝaj.
    La estraranoj de tiu ĉi establo tre bone akceptis nian etan grupon en tre agrablaj lokoj.

      Ankoraŭ tie du grupoj sinsekvis por aŭskulti la prelegon de Hori Jasuo. La profesoro de la unua grupo (40 lernantoj) petis, ke nia amiko prefere insistu pri la nuklea akcidento dum la respondeculo de la dua grupo elektis pli paroli pri la tertremo kaj ĉefe la cunamo.
    Same kiel en Bayeux, la gelernantoj de tiu dua mezlernejo restis ege atentemaj ĝis la fino de la prelego. Tiam ili havis tiom da demandoj, ke ili ne leviĝis kiam sonis la fino de la normala kurso kaj, male, demandis ankoraŭ plu.
      Tradukis tie Yves kaj mi. La lernantoj kaj la profesoro estis tre kontentaj, ankaŭ ni.

Aucun commentaire:

Enregistrer un commentaire