08 juillet 2007

Saluton,

De la 21an gxis la 25an de marto 2008 (do dum la Paska periodo) okazos
granda kongreso de Esperanto en Francio.

Temas pri la unua fojo ekde Bulonjo 2005, ke cxiuj francaj E-asocioj
kunvenas kune (UFE, JEFO, SAT-Amikaro, GEE (instruistoj), FKEA (katolikoj),
FET (laboristoj), eble ankaux fervojistoj).

La cxeftemo de la renkontigxo estos "Lingvoj kaj kulturoj en Mediteraneo".
Kompreneble okazos turismaj ekskursoj kaj junulara programo.

Kotizo estos senpaga por eksterlandanoj.

La kongreso okazos en Martigues apud Marseille kie situas novan flughavenon
: http://www.marseille.aeroport.fr/fra/index.jsp

Aucun commentaire:

Enregistrer un commentaire