Dum nia kurso, la mardon 19an de februaro, okazos la rolludo « Homlupo », esperantigo de « les Loups-garous de Thiercelieux ».
La regularo estas iom simpligita por ke tiuj, kiuj ne jam konas la ludon, povu ludi pli rapide. Ĝi estas elŝutebla ĉi-tie. Jen la resumo :
- en vilaĝeto vivas homlupoj (lupfantomoj laŭ PIV) kaj vilaĝanoj ;
- la homlupoj manĝas vilaganojn ;
- la vilaĝanoj mortigas homlupojn.
Sed la vilaĝanoj ne scias kiuj estas homlupoj ! La nura rimedo estas parolado kun aliaj ludantoj.
Do, mia konsilo: estu persvadanta !
Aucun commentaire:
Enregistrer un commentaire