28 février 2013

Ĝis revido, Freddy






                        Nia amiko Freddy Tailpied forlasis nin la 25an de februaro 2013.

     Naskiĝinta en 1924, Freddy estis instruisto en publika baza lernejo. En 1968, dum la longa striko de majo, li ekstudis esperanton. Poste dum pluraj jaroj, li instruis ĝin en Trouville.
     En Herouville Esperanto li aliĝis en 1990 kaj dum nombraj jaroj fariĝis delegito de UEA (Universala Esperanta Asocio). Krom liaj pedagogiaj kvalitoj, ni ne forgesos lian profundan humanecon, lian afablecon kaj lian konstantan bonhumoron.
     Pli ol esperantisto sperta kaj konvinkita ("ĝisoste" diris li), Freddy estis amiko pri kiu nombraj el ni havis veran korinklinon.
     Ĝis revido, Freddy, ni amis vin.

                Gérard Sénécal



                           Notre ami Freddy Tailpied nous a quittés le 25 février 2013.

     Né en 1924, Freddy était instituteur d'école primaire publique. En 1968, pendant la longue grève du mois de mai, il a commencé à étudier l'espéranto. Il l'a ensuite enseigné à Trouville pendant plusieurs années.
     Il a adhéré à Hérouville Espéranto en 1990 et a été de nombreuses années délégué de UEA (Association Universelle d'Espéranto). Outre ses qualités pédagogiques, nous n'oublierons pas sa profonde humanité, sa gentillesse et sa constante bonne humeur.
      Plus qu'un espérantiste chevronné et convaincu ("jusqu'à l'os" disait-il), Freddy était un ami pour lequel nombre d'entre nous avaient une véritable affection.
     Au revoir, Freddy, nous t'aimions.

26 février 2013

Al nia Kara Freddy



   Gekaraj

 Nia kara amiko FREDDY forpasis .

Ni ne forgesos lin. Li bonkore kaj klere multedonis , kun humuro kaj afabeleco,

al ĉiuj klubanoj .

  Kun granda aflikto; KLOD

17 février 2013

La Stelo de Thiercelieux

Kiel vi jam scias, la venontan mardon (la 19an de februaro), okazos gravaj aferoj dum rolludo rilatante al homlupoj. Ĉar esperantistaj ĵurnalistoj estas efikegaj, vi povas ekde nun legi la unuajn detalojn en la tiea ĵurnalo « la Stelo de Thiercelieux » (elŝutebla ĉi-sube):

10 février 2013

« Homlupo de Thiercelieux », la 19an de februaro

Dum nia kurso, la mardon 19an de februaro, okazos la rolludo « Homlupo », esperantigo de « les Loups-garous de Thiercelieux ».
La regularo estas iom simpligita por ke tiuj, kiuj ne jam konas la ludon, povu ludi pli rapide. Ĝi estas elŝutebla ĉi-tie. Jen la resumo :
  • en vilaĝeto vivas homlupoj (lupfantomoj laŭ PIV) kaj vilaĝanoj ;
  • la homlupoj manĝas vilaganojn ;
  • la vilaĝanoj mortigas homlupojn.
Sed la vilaĝanoj ne scias kiuj estas homlupoj ! La nura rimedo estas parolado kun aliaj ludantoj.

Do, mia konsilo: estu persvadanta !