01 mars 2014

ESPERANTO EN MADAGASKARO. 1958-1963



PRELEGO DE HENRI ROUSSEAU




La 4an de februaro, klubano nia Henri Rousseau prelegis dum pri siaj  « REMEMORAĴOJ PRI ESPERANTO EN MADAGASKARO. 1958-1963 ».
Li kaptis la atenton de la kursanoj per belaj lumbildoj kaj tre precizaj informoj pri historio nun grandparte forgesita. Kiel li asertas en sia tiutema broŝureto*, « Verŝajne mi estas nun la nura persono kiu povas rakonti la Historion de la esperantista movado en Madagaskaro de 1958 ĝis 1963. Mi estas 84 jaraĝa, kaj ĉu, ĉar mi ludis ioman rolon en la afero, mi devas silenti kaj forporti kunn mi miajn rememorojn ? Ili povos interesi eventualajn esperantistojn, nunajn aù estontajn, madagaskarajn aù alilokajn, sed ankaù ili ebligos ke aliaj personoj krom mi, kiuj ankaù ludis rolon, ne komplete malaperu en la definitiva silento de la pasinteco ».
En 1958, post plurjara laborado en Maroko kie li ankaù instruis esperanton, Henri, tiam 30 jaraĝa, ricevis inĝenieran postenon en Madagaskaro en la servo pri aerodromaj instalaĵoj. Li tuj kontaktis la lokajn esperantistojn kaj kun ili starigis plensukcesajn kursojn kiuj interesis plurcentojn da lernantoj. Multaj homoj entuziasmiĝis kaj trapasis ekzamenojn. En Tananarivo, en 1962, oni donis la nomon « Zamenhof » al strato. Vigle partoprenis la aferon ministro, instruistoj, studentoj kaj kamparanoj. Sed tiu nova movado rapide travivis ankaù malfacilaĵojn.
De 1974, Henri loĝas apud Caen kie li gvidis kursojn, partoprenis multajn aranĝojn kaj regule partoprenas la vivon de Hérouville Espéranto.

*Rememoraĵoj pri esperanto en Madagaskaro. 1958-1963. 2012. Verkis kaj eldonis Henri Rousseau.

Foto 1 : la estraro de EAM en 1962 (de maldekstre) : Maurice Bourgeois,Gervais Randrianasolo, Frédéric Rasoanaivo, Probe Razanabaoaka, Roger Randrianekena, Henri Rousseau.

Foto 2 : Pikniko, 1962. Dekstre, sinjorino Rousseau.

Foto 3 : Edmond Randrianoro, kamparano kaj esperantisto. 1959.

04 janvier 2014

ASSEMBLÉE GÉNÉRALE

ESPERANTO  HEROUVILLE   1984 - 2014

       L'assemblée générale de l'association Hérouville Espéranto se tiendra 
                             mardi 7 janvier 2014, à 18h 30
                              à la Maison des Associations

        Une large partie de cette assemblée générale sera consacrée au programme des manifestations qui marqueront le 30ème anniversaire  de notre club. 
       
        A l'issue de la réunion, les participants mangeront la galette des rois et pourront voir le film " Les tambours de Kanonji " réalisé par Gérard Sénécal après un séjour au Japon en octobre 2010. 


30 décembre 2013

Bondezirojn

       Tiuepoke ni ricevas bondezirajn poŝtkartojn el diversaj lokoj. Tiaj tradiciaj belaj atestoj iom post iom malaperas, (almenaŭ tiuj kiuj venas perpoŝte). Pro tio mi pli kaj pli feliĉas ricevante bondezirojn el Japanio. 
     Aparte rimarkinda estas la belega memfarita karto sendita de nia amikino R.S. el Date-ŝi, tre proksime de Fukuŝima. 

   
        En Japanio kutime oni sendas al siaj geamikoj kaj familianoj novjarkartojn. R.S. klarigis, ke ŝi ĉiam japaneske skribas siajn kartojn per tuĉo. Ĉi-jare ŝi preparis 80 kartojn !
    Jen la traduko de la skribaĵo, legebla de supre sobe kaj de dekstre maldekstre:  "Feliĉan Novjaron !" 
                   "Mi deziras, ke vi fartu bone kaj havu novjaron kun feliĉo."
 La du lastaj vertikalaj maldekstraj linioj entenas la adreson kaj la nomon de la aŭtoro.  
          Admirinda laboro, ĉu ne ?




                                             Feliĉan novjaron al ĉiuj !

18 décembre 2013

NIA PROGRAMO DE JANUARO ĜIS MARTO



Vintra Programo de HEROUVILLE ESPERANTO

Januaro
            La 7an : Ĝenerala Asembleo
                La 14an : Kuirrecepto. Brigitte regalos nin.
                La 21an : « Babilemo sen limo ».Babiligos Claude.
                La 28an : « Nia vojaĝo en Rumanio ». Raportos Michèle, Michelle, Brigitte, Claude.

Februaro
La 4an : « Rememoraĵoj pri esperanto en Madagaskaro. 1958-1963 ». Memoros Henri.
                La 11an : Gramatikaj punktoj. Instruos Thierry.
                La 18an : Priskribi kaj komenti bildojn pri Hindio. Demandos Jean-Christophe.
                La 26an : Francigi eltiraĵon de «La Bato », novelaro de Lena Karpunina. Gvidos Yves. 

Marto
                La 4an kaj la 11an : Ferioj. Neniu kurso.
                La 18an : «Miaj promenadoj tra rusaj vidindaĵoj ». Ĉiĉeronos Jean-Pierre.
                La 25an : « Ni kune kantu ». Preparos Jean L. kaj Claude. 

Nia kurso okazas ĉiun mardon je 18h30 en Maison des associations

11 décembre 2013

LE DIRE AVEC DES FLEURS

Plantez des tulipes "Espéranto" !
Le producteur de bulbes Ernest Turc propose des tulipes portant le nom de la langue internationale avec le commentaire suivant : "Ces tulipes qui fleurissent à la fin du printemps sont très originales car les fleurs comportent une bande verte et les pétales sont pointus. Leur durée de floraison est remarquable". Il est encore temps d'en planter quelques bulbes dans votre jardin. Offrir un bouquet de tulipes "Espéranto", quelle classe !


Plantu tulipojn "Esperanto" !
Franca produktanto de floraj bulboj proponas tulipojn kun la nomo de la internacia lingvo kaj jene komentas "Tiuj tulipoj printempfine floras. Pro verda strio kaj ĝiaj pintaj petaloj, la floro estas aparte rimarkinda". La klarigoj  aperas ankaù en la germana, ukraina, itala kaj hispana lingvoj. Eble vi sukcesos planti kelkajn bulbojn kaj proponi belajn bukedojn al viaj geamikoj !

10 novembre 2013

Vizito de Renée Triolle

Konstanta Delegito de Universala Esperanto Asocio ĉe UNESCO, Renée Triolle vizitis nin la 9an de novembro. Ŝi ankaù estas konata kiel aktivulo ĉe la Esperanto France kaj kiel aùtoro de lernolibro.
Renée, instruistino de la rusa lingvo, loĝas en La Ciotat. Ŝi vizitis koleginon (Irène) en Hérouville Saint Claire.
Ni akompanis ŝin ĉe la proksima marbordo, por observi birdojn en Sallenelles kaj por pluki konketojn sur la strando en Cabourg, ankaù fama pro la "Grand Hôtel", ĉe mara hotelo kie regule feriadis verkisto Marcel Proust. En Colombelles, ni vizitis ortodoksan preĝejeton. Ĝin konstruis rusoj en 1926. Rifuĝintoj pro la unua milito aù pro la rusa revolucio, ili tiam estis dungitoj de loka siderurgia entrepreno. (de maldekstre : Claude, Irène, Renée).

04 novembre 2013

      Post longa vojaĝo en Italio, ni finfine revenis Normandion ! Ni retrovis la venton kaj la pluvon, kiuj ne tre mankis al ni. Antaŭ foriri el Palermo, Sicilio, ni banis nin en la naĝejo de tre bela kampadejo (26°) ...
      Mi ekkomencis iom raporti pri tiu vojaĝo sur mia blogo ĉar ni ne intencas prelegi pri tiu tre konata lando. Do mi invitas la scivolemulojn legi tion kion mi jam skribis kaj rigardi fotojn.  (http://hoteloparadizo.blogspot.com)
          Ĝis
                 Gerard